La evangelio laŭ Luko 23
Esperanto
1Kaj la tuta cxeestantaro levigxis, kaj kondukis lin antaux Pilaton. 2Kaj ili komencis akuzi lin, dirante:Ni trovis cxi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, regxo. 3Kaj Pilato demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj li responde al li diris:Vi diras. 4Kaj Pilato diris al la cxefpastroj kaj homamasoj:Mi trovas nenian kulpon en cxi tiu viro. 5Sed ili insistis, dirante:Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, ecx gxis cxi tie.

6Sed kiam Pilato tion auxdis, li demandis, cxu la viro estas Galileano. 7Kaj kiam li sciigxis, ke li estas el sub la auxtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaux cxeestis en Jerusalem en tiuj tagoj.

8Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. 12Kaj Herodo kaj Pilato farigxis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; cxar antauxe ili havis inter si malamon.

13Kaj Pilato, kunvokinte la cxefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, 14diris al ili:Vi alkondukis antaux min cxi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaux vi, mi trovis nenian kulpon en cxi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15nek Herodo ankaux, cxar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. 16Tial mi lin skurgxos kaj liberigos. 17CXar li devis liberigi unu al ili dum la festo.

18Sed amase ili kriis, dirante:Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis jxetita en malliberejon. 20Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; 21sed ili lauxte kriis, dirante:Krucumu, krucumu lin. 22Kaj la trian fojon li diris al ili:Kial? kian malbonon faris cxi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurgxos kaj liberigos. 23Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. 24Kaj Pilato donis jugxon, ke plenumigxu ilia postulo. 25Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

26Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

27Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj gxemis kaj lamentis pro li. 28Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. 29CXar jen venas tagoj, kiam oni diros:Felicxaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. 30Tiam oni komencos diri al la montoj:Falu sur nin; kaj al la montetoj:Kovru nin. 31CXar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka?

32Kaj estis kondukataj kun li ankaux aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj.

33Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. 34Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn. 35Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaux mokis lin, dirante:Aliajn li savis:li savu sin mem, se cxi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. 36Kaj sxercis pri li ankaux la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, 37kaj dirante:Se vi estas la Regxo de la Judoj, savu vin. 38Kaj estis ankaux surskribo super li:CXI TIU ESTAS LA REGXO DE LA JUDOJ.

39Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante:CXu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. 40Sed la alia responde admonis lin, dirante:CXu vi ecx ne timas Dion? cxar vi estas en la sama kondamno. 41Kaj ni ja juste, cxar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed cxi tiu faris nenion malbonan. 42Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43Kaj li diris al li:Vere mi diras al vi:Hodiaux vi estos kun mi en Paradizo.

44Kaj jam estis cxirkaux la sesa horo, kaj farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa, cxar la sunlumo mankis; 45kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en la mezo. 46Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. 47Kaj kiam la centestro vidis la okazantajxon, li gloris Dion, dirante:CXi tiu estis ja justulo. 48Kaj cxiuj homamasoj, kiuj kunvenis al cxi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintajxojn, reiris, frapante al si la bruston. 49Kaj cxiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion.

50Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51(li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53Kaj li deprenis gxin kaj envolvis gxin en tolajxo, kaj metis lin en tombo, elhakita el sxtono, kie neniu antauxe kusxis. 54Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56Kaj ili reiris, kaj preparis aromajxojn kaj sxmirajxojn. Kaj sabate ili ripozis laux la ordono.



Esperanto

Bible Hub

Luke 22
Top of Page
Top of Page