La evangelio laŭ Luko 22
Esperanto
1Jam alproksimigxis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko. 2Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu mortigi lin, cxar ili timis la popolon.

3Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. 4Kaj li foriris kaj interparolis kun la cxefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5Kaj ili gxojis, kaj konsentis doni al li monon. 6Kaj li promesis, kaj sercxis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.

7Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis bucxi la Paskon. 8Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante:Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni gxin mangxu. 9Kaj ili diris al li:Kie vi volas, ke ni pretigu? 10Kaj li diris al ili:Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11Kaj vi diros al la domomastro:La Majstro diras:Kie estas la gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 12Kaj li montros al vi grandan supran cxambron arangxitan; tie pretigu. 13Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

14Kaj kiam alvenis la horo, li sidigxis, kaj la apostoloj kun li. 15Kaj li diris al ili:Kun deziro mi deziris mangxi cxi tiun Paskon kun vi, antaux ol mi suferos; 16cxar mi diras al vi:Mi ne mangxos gxin, antaux ol gxi plenumigxos en la regno de Dio. 17Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris:CXi tion prenu kaj dividu inter vi; 18cxar mi diras al vi:De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis venos la regno de Dio. 19Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante:CXi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi. 20Sammaniere ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elversxata por vi. 21Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo. 22CXar la Filo de homo ja iros, laux la antauxdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata! 23Kaj ili komencis diskuti inter si:kiu el ili faros tion.

24Kaj farigxis ankaux inter ili disputo:kiun el ili oni opinias la plej granda. 25Kaj li diris al ili:La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. 26Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto. 27CXar kiu estas la pli granda, la sidanto cxe mangxo, aux la servanto? cxu ne la sidanto cxe mangxo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.

28Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; 29kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi; 30por ke vi mangxu kaj trinku cxe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

31Simon, Simon, jen Satano postulis vin cxiujn, por kribri kiel tritikon; 32sed mi pregxis por vi, ke via fido ne sxanceligxu; kaj vi, kiam vi konvertigxos, firmigu viajn fratojn. 33Kaj li diris al li:Sinjoro, vin mi estas preta akompani ecx al malliberejo kaj al morto. 34Kaj li diris:Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaux, antaux ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.

35Kaj li diris al ili:Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj sxuoj, cxu io mankis al vi? 36Kaj ili diris:Nenio. Kaj li diris al ili:Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu gxin, kaj ankaux sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj acxetu glavon. 37CXar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumigxi pri mi:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; cxar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon. 38Kaj ili diris:Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili:Suficxas.

39Kaj elirinte, li iris laux sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la discxiploj lin sekvis. 40Kaj veninte al la loko, li diris al ili:Pregxu, ke vi ne eniru en tenton. 41Kaj li iris for de ili proksimume sxtonjxeton, kaj li genuis, kaj pregxis, 42dirante:Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via. 43Kaj aperis antaux li angxelo el la cxielo, fortigante lin. 44Kaj estante en agonio, li pregxis pli fervore, kaj lia sxvito farigxis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron. 45Kaj levigxinte post la pregxo, li venis al la discxiploj kaj trovis ilin dormantaj de malgxojo, 46kaj diris al ili:Kial vi dormas? levigxu kaj pregxu, ke vi ne eniru en tenton.

47Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin. 48Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo? 49Kaj kiam tiuj, kiuj cxirkauxis lin, vidis, kio sekvos, ili diris:Sinjoro, cxu ni frapu per glavo? 50Kaj unu el ili frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian dekstran orelon. 51Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin. 52Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston? 53Kiam mi estis cxiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraux min viajn manojn; sed cxi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.

54Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la cxefpastro. Sed Petro sekvis malproksime. 55Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidigxis meze de ili. 56Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris: 57CXi tiu ankaux estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante:Virino, mi lin ne konas. 58Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris:Vi ankaux estas el ili. Sed Petro diris:Viro, mi ne estas. 59Kaj post la dauxro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante:Vere, cxi tiu ankaux estis kun li, cxar li estas Galileano. 60Sed Petro diris:Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, la koko kriis. 61Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos. 62Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

63Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64Kaj ili cxirkauxkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis? 65Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraux li.

66Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris: 67Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68kaj se mi demandos, vi ne respondos. 69Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. 70Kaj ili cxiuj demandis:CXu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas. 71Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.



Esperanto

Bible Hub

Luke 21
Top of Page
Top of Page