Zeĥarja 9
Esperanto
1Profeta vorto de la Eternulo pri la lando HXadrahx kaj pri gxia ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel cxiujn tribojn de Izrael),

2kaj pri HXamat, kiu havas sian limon apud gxi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre sagxaj.

3Tiro konstruis al si fortikajxon, kaj kolektis argxenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton;

4sed jen la Sinjoro faros gxin malricxa kaj jxetos en la maron gxian remparon, kaj gxi mem estos ekstermita de fajro.

5Asxkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaux Ekron, cxar gxia fido kovrigxos per honto; pereos la regxo de Gaza, kaj Asxkelon ne plu estos logxata.

6En Asxdod logxos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filisxtujo.

7Mi forigos la sangon el gxia busxo kaj la abomenindan mangxajxon el gxiaj dentoj, kaj gxi mem farigxos apartenajxo de nia Dio, kaj gxi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron farigxos kiel la Jebusidoj.

8Mi gardos Mian domon kontraux la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al gxi premanto; cxar Mi rigardas gxin nun per Miaj okuloj.

9GXoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem:jen via regxo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.

10CXar Mi ekstermos cxarojn cxe Efraim kaj cxevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro gxis maro, de la Rivero gxis la finoj de la tero.

11Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo.

12Reiru al la fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiaux Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble.

13Mi strecxos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraux viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo.

14La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj pasxos en suda ventego.

15La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la sxtonojn de la sxtonjxetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaux de vino; ili plenigxos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro.

16Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la sxafojn de Sia popolo; cxar kiel sxtonoj de krono ili brilos sur Lia tero.

17CXar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.



Esperanto

Bible Hub

Zechariah 8
Top of Page
Top of Page