Al Tito 3
Esperanto
1Memorigu ilin, ke ili submetigxu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por cxiu bona laboro, 2ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj. 3CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. 4Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo. 8Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj; 9sed evitu malsagxajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prilegxajn disputojn, cxar ili montrigxas senutilaj kaj vanaj. 10Se iu estas herezulo ankoraux post unua admono kaj dua, evitu tiun, 11sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante memkondamnita.

12Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; cxar mi decidis travintri tie. 13Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili. 14Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.

15CXiuj, kiuj estas cxe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi cxiuj.



Esperanto

Bible Hub

Titus 2
Top of Page
Top of Page