Alta kanto de Salomono 7
Esperanto
1Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj, Majstre ellaboritaj.

2Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkajxo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko cxirkauxita de rozoj;

3Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, GXemeloj de gazelino;

4Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;

5Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.

6Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!

7Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.

8Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;

9Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitigxas cxarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

10Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.

11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enlogxigxu en la vilagxoj.

12Frumatene ni iru al la vinbergxardenoj; Ni rigardu, cxu la vinbertrunko jam burgxonis, CXu gxiaj floroj jam malfermigxis, CXu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.

13La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo trovigxas delikataj fruktoj cxiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!



Esperanto

Bible Hub

Song of Solomon 6
Top of Page
Top of Page