Rut 1
Esperanto
1En la tempo, kiam regis la jugxistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Lehxem en Judujo, por paslogxi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj. 2La nomo de la viro estis Elimelehx, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Mahxlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Lehxem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie. 3Elimelehx, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis sxi kun siaj du filoj. 4Ambaux edzigxis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili logxis tie cxirkaux dek jaroj. 5Sed mortis ankaux ambaux, Mahxlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

6SXi levigxis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; cxar sxi auxdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al gxi panon. 7SXi eliris el la loko, kie sxi logxis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda. 8Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu cxiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi; 9la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, cxiu el vi en domo de sia edzo. SXi kisis ilin, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris. 10Kaj ili diris al sxi:Ni volas iri kun vi al via popolo. 11Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? CXu ankoraux ekzistas filoj en mia utero, ke vi edzinigxu kun ili? 12Revenu, miaj filinoj, foriru; cxar mi jam estas tro maljuna por edzinigxi kun viro. Ecx se mi dirus, ke mi havas ankoraux esperon, ecx se mi jam havus edzon hodiaux nokte, kaj ecx se mi naskus filojn: 13cxu pri ili vi esperu, gxis ili plenagxigxos? cxu por ili vi atendu, ne edzinigxante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolcxe al mi pro vi, cxar la mano de la Eternulo afliktis min.

14Sed ili levis sian vocxon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aligxis al sxi.

15Kaj cxi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaux returne post via bofratino. 16Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aux ke mi returnu min kaj cxesu sekvi vin; cxar kien vi iros, mi ankaux iros, kaj kie vi noktos, mi ankaux noktos; via popolo ankaux estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaux mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi. 18Kiam Naomi vidis, ke sxi firme decidis iri kun sxi, tiam sxi cxesis disputi kun sxi.

19Kaj ili ambaux iradis, gxis ili alvenis en Bet-Lehxemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Lehxemon, la tuta logxantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:CXu tio estas Naomi? 20Kaj sxi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; 21kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraux mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

22Tiel Naomi revenis, kaj kun sxi ankaux Rut, la Moabidino, sxia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Lehxemon je la komenco de la rikolto de hordeo.



Esperanto

Bible Hub

Judges 21
Top of Page
Top of Page