Apokalipso de sankta Johano 4
Esperanto
1Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo, kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de trumpeto parolanta kun mi, dirante:Suprenvenu cxi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste. 2Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la trono unu sidanta; 3kaj la Sidanto estis en aspekto simila al sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono, aspekte simila al smeraldo. 4Kaj cxirkaux la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

5Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio; 6kaj antaux la trono kvazaux vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj malantauxe. 7Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan. 8Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante:Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. 9Kaj kiam la kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne, 10la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante: 11Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.



Esperanto

Bible Hub

Revelation 3
Top of Page
Top of Page