Apokalipso de sankta Johano 3
Esperanto
1Kaj al la angxelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn:Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva. 2Farigxu vigla, kaj firmigu la restajxojn, kiuj estis preskaux mortantaj; cxar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaux mia Dio. 3Memoru do, kiel vi ricevis kaj auxdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaux sxtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi. 4Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas indaj. 5La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj. 6Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

7Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

8Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon. 9Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis. 10CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero. 11Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon. 12La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon. 13Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

14Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

15Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux varmega. 16Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo. 17CXar vi diras:Mi estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj blinda kaj nuda; 18mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu. 19CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu. 20Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi. 21Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono. 22Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.



Esperanto

Bible Hub

Revelation 2
Top of Page
Top of Page