Apokalipso de sankta Johano 22
Esperanto
1Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido, 2meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. 3Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros; 4kaj ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. 5Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne.

6Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.

7Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.

8Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi. 9Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.

10Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima. 11La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.

12Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro. 13Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

14Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon. 15Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.

16Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.

17Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

18Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro; 19kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

20La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.

21La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun cxiuj sanktuloj. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Revelation 21
Top of Page
Top of Page