La psalmaro 75
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

2Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan jugxon.

3Tremas la tero kaj cxiuj gxiaj logxantoj; Mi fortikigis gxiajn kolonojn. Sela.

4Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

5Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;

6CXar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.

7Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

8CXar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino sxauxmas, plena de aromajxo, kaj Li versxas el gxi; Sed nur gxian fecxon elsucxos kaj trinkos cxiuj malvirtuloj de la tero.

9Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.

10Kaj cxiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altigxos la kornoj de virtulo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 74
Top of Page
Top of Page