La psalmaro 7
Esperanto
1Senkulpigxo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kusx, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, cxe Vi mi rifugxas; helpu min kontraux cxiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

2Por ke oni ne elsxiru, kiel leono, mian animon, GXin dissxirante, dum neniu savas.

3Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris cxi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

4Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aux se mi difektis tiun, kiu premis min senkauxze:

5Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

6Starigxu, ho Eternulo, en Via kolero, Levigxu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekigxu por mi, Vi, kiu ordonis fari jugxon.

7Kaj amaso da popoloj Vin cxirkauxos; Kaj super ili reiru supren.

8La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco.

9Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

10Mia sxildo estas cxe Dio, Kiu savas piajn korojn.

11Dio estas jugxanto justa, Kaj Dio minacanta cxiutage.

12Se oni ne regxustigxas, Li akrigas Sian glavon, Strecxas Sian pafarkon kaj direktas gxin.

13Kaj Li pretigas por gxi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.

14Jen tiu gravedigxis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

15Li fosis kavon kaj profundigis gxin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

16Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

17Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 6
Top of Page
Top of Page