La psalmaro 64
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Auxdu, ho Dio, mian krion en mia malgxojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

2SXirmu min kontraux la konspiro de maliculoj, Kontraux la amaso de krimuloj,

3Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolcxajn, kvazaux siajn sagojn,

4Por pafi kasxe kontraux senkulpulon; Subite ili pafas kontraux lin kaj ne timas.

5Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiligxas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?

6Ili elpensas krimojn, kasxas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.

7Sed Dio pafos kontraux ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.

8Kaj ili falos per sia propra lango; CXiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

9Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.

10La virtulo gxojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos cxiuj, kiuj havas pian koron.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 63
Top of Page
Top of Page