La psalmaro 49
Esperanto
1Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo,

2Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune.

3Mia busxo diros sagxajxon, Kaj la penso de mia koro prudentajxon.

4Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.

5Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min cxirkauxas la malboneco de miaj persekutantoj,

6Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco?

7Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li

8(Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),

9Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.

10Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

11Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por cxiam, Kaj iliaj logxejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laux siaj nomoj.

12Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaligxas al bruto bucxota.

13Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

14Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.

15Sed Dio liberigos mian animon el la mano de SXeol, CXar Li prenos min. Sela.

16Ne timu, kiam homo ricxigxas, Kiam grandigxas la gloro de lia domo.

17CXar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.

18CXar kvankam li gxuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin lauxdas por tio, ke vi faras al vi bone,

19Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.

20Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto bucxota.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 48
Top of Page
Top of Page