La psalmaro 44
Esperanto
1Al la hxorestro. Instruo de la Korahxidoj. Ho Dio, per niaj oreloj ni auxdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.

2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enlogxigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.

3CXar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizagxo, CXar Vi ilin favoris.

4Vi estas mia Regxo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.

5Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontrauxbatalantojn.

6CXar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.

7Sed Vi helpas nin kontraux niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.

8Dion ni gloros cxiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.

9Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.

10Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;

11Vi fordonas nin por formangxo, kiel sxafojn, Kaj inter la popolojn Vi disjxetis nin;

12Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;

13Vi faris nin malestimatajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj;

14Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.

15CXiutage mia malhonoro estas antaux mi, Kaj honto kovras mian vizagxon,

16Pro la vocxo de mokanto kaj insultanto, Antaux la vizagxo de malamiko kaj vengxanto.

17CXio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidigxis al Via interligo.

18Ne retirigxis nia koro, Kaj niaj pasxoj ne deflankigxis de Via vojo.

19Kiam Vi batis nin sur loko de sxakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,

20Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:

21CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

22Pro Vi ni ja estas mortigataj cxiutage; Oni rigardas nin kiel sxafojn por bucxo.

23Levigxu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekigxu, ne forpusxu por cxiam.

24Kial Vi kasxas Vian vizagxon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?

25Nia animo estas ja jxetita en la polvon; Nia korpo klinigxis al la tero.

26Levigxu; helpu kaj savu nin pro Via boneco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 43
Top of Page
Top of Page