La psalmaro 3
Esperanto
1Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Absxalom. Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj levigxis kontraux mi!

2Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.

3Sed Vi, ho Eternulo, estas sxildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4Per mia vocxo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.

5Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas.

6Mi ne timas miriadojn da kontrauxuloj, Kiuj estas cxirkaux mi.

7Levigxu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; CXar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8CXe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 2
Top of Page
Top of Page