La psalmaro 28
Esperanto
1De David. Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similigxos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.

2Auxskultu la vocxon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.

3Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.

4Redonu al ili laux iliaj faroj kaj laux iliaj malbonaj agoj; Laux la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.

5CXar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.

6Glorata estu la Eternulo, CXar Li auxskultis la vocxon de mia petego.

7La Eternulo estas mia forto kaj mia sxildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekgxojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

8La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.

9Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj pasxtu kaj altigu ilin eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 27
Top of Page
Top of Page