La psalmaro 20
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. La Eternulo auxskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.

2Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.

3Li rememoru cxiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaux Li. Sela.

4Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj cxiujn viajn intencojn Li plenumu.

5Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu cxiujn viajn petojn.

6Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

7Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.

8Ili sxanceligxas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.

9Ho Eternulo, savu; La Regxo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 19
Top of Page
Top of Page