La psalmaro 136
Esperanto
1Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona, CXar eterna estas Lia boneco.

2Gloru la Dion de la dioj, CXar eterna estas Lia boneco.

3Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, CXar eterna estas Lia boneco.

4La sola faranto de grandaj mirakloj, CXar eterna estas Lia boneco;

5Kiu sagxege kreis la cxielon, CXar eterna estas Lia boneco;

6Kiu etendis la teron super la akvo, CXar eterna estas Lia boneco;

7Kiu kreis grandajn lumojn, CXar eterna estas Lia boneco;

8La sunon, por regi en la tago, CXar eterna estas Lia boneco;

9La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, CXar eterna estas Lia boneco;

10Kiu batis Egiptujon en gxiaj unuenaskitoj, CXar eterna estas Lia boneco;

11Kaj elkondukis el gxia mezo Izraelon, CXar eterna estas Lia boneco;

12Per forta mano kaj etendita brako, CXar eterna estas Lia boneco;

13Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco;

14Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco;

15Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;

16Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, CXar eterna estas Lia boneco;

17Kiu batis grandajn regxojn, CXar eterna estas Lia boneco;

18Kaj mortigis regxojn potencajn, CXar eterna estas Lia boneco;

19Sihxonon, regxon de la Amoridoj, CXar eterna estas Lia boneco;

20Kaj Ogon, regxon de Basxan, CXar eterna estas Lia boneco;

21Kaj donis ilian landon kiel heredon, CXar eterna estas Lia boneco;

22Heredon al Lia sklavo Izrael, CXar eterna estas Lia boneco;

23Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, CXar eterna estas Lia boneco;

24Kaj liberigis nin de niaj premantoj, CXar eterna estas Lia boneco;

25Kiu donas panon al cxiu karno, CXar eterna estas Lia boneco.

26Gloru la Dion de la cxielo, CXar eterna estas Lia boneco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 135
Top of Page
Top of Page