La psalmaro 114
Esperanto
1Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,

2Tiam Jehuda farigxis Lia sanktajxo, Izrael Lia regno.

3La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen;

4La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj.

5Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

6Montoj, kial vi saltas kiel sxafoj, Montetoj, kiel sxafidoj?

7Antaux la Sinjoro tremu, ho tero, Antaux la Dio de Jakob,

8Kiu sxangxas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 113
Top of Page
Top of Page