La psalmaro 101
Esperanto
1Psalmo de David. Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.

2Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.

3Mi ne metas antaux miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aligxas al mi.

4Koro perversa forigxu de mi; Malbonon mi ne volas koni.

5Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.

6Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.

7Ne logxos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaux miaj okuloj.

8Fervore mi ekstermos cxiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo cxiujn krimulojn.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 100
Top of Page
Top of Page