La sentencoj de Salomono 21
Esperanto
1Kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas.

2CXiuj vojoj de homo estas gxustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.

3Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.

4Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturajxo de malvirtuloj, estas peko.

5La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed cxiu trorapidado kondukas nur al manko.

6Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.

7La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; CXar ili ne volis fari justajxon.

8Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas gxusta.

9Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

10La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.

11Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo farigxas pli sagxa; Kaj kiam oni instruas sagxulon, li akiras prudenton.

12La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

13Se iu sxtopas sian orelon kontraux kriado de malricxulo, Li ankaux vokos kaj ne estos auxskultata.

14Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.

15Farado de justajxo estas gxojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.

16Homo, kiu erarforigxis de la vojo de prudento, Eklogxos en komunumo de mortintoj.

17Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos ricxa.

18La malvirtulo estos liberiga anstatauxo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.

19Pli bone estas logxi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.

20CXarma trezoro kaj oleo estas en la domo de sagxulo; Sed homo malsagxa cxion englutas.

21Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

22Kontraux urbon de fortuloj eliras sagxulo, Kaj li faligas gxian fortan fortikajxon.

23Kiu gardas sian busxon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraux malfelicxoj.

24Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.

25La deziro de mallaborulo lin mortigas, CXar liaj manoj ne volas labori.

26Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

27Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!

28Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem auxdis, parolos por cxiam.

29Malvirtulo tenas sian vizagxon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.

30Ne ekzistas sagxo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraux la Eternulo.

31CXevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 20
Top of Page
Top of Page