Moseo 4: Nombroj 32
Esperanto
1La filoj de Ruben kaj la filoj de Gad havis tre multe da brutaroj; kaj ili vidis, ke la lando Jazer kaj la lando Gilead estas lokoj bonaj por brutaroj. 2Kaj venis la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben, kaj diris al Moseo kaj al la pastro Eleazar kaj al la estroj de la komunumo jene: 3Atarot kaj Dibon kaj Jazer kaj Nimra kaj HXesxbon kaj Eleale kaj Sibma kaj Nebo kaj Beon- 4tiu lando, kiun la Eternulo venkobatis antaux la komunumo de Izrael- estas lando bona por brutaroj, kaj viaj servantoj havas brutarojn. 5Kaj ili diris:Se vi estas favoraj al ni, tiam tiu lando estu donata al viaj servantoj kiel posedajxo; ne irigu nin trans Jordanon.

6Kaj Moseo diris al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben:CXu viaj fratoj iru en la militon kaj vi sidos cxi tie? 7Kaj kial vi deklinas la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon, kiun donas al ili la Eternulo? 8Tiel agis viaj patroj, kiam mi sendis ilin el Kadesx-Barnea, por rigardi la landon. 9Ili iris gxis la valo Esxkol kaj vidis la landon, kaj deklinis la koron de la Izraelidoj, ke ili ne iru en la landon, kiun donas al ili la Eternulo. 10Kaj ekflamis en tiu tago la kolero de la Eternulo, kaj Li jxuris, dirante: 11Tiuj homoj, kiuj eliris el Egiptujo, en la agxo de dudek jaroj kaj pli, ne vidos la landon, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob; cxar ili ne sekvis Min; 12krom Kaleb, filo de Jefune, la Kenizido, kaj Josuo, filo de Nun, cxar ili sekvis Min. 13Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, gxis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo. 14Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael. 15Se vi deturnigxos de Li, tiam Li denove restigos ilin en la dezerto; kaj vi pereigos tiun tutan popolon.

16Kaj ili aliris al li, kaj diris:Barajxojn por sxafoj ni konstruos cxi tie por niaj brutaroj kaj urbojn por niaj infanoj; 17sed ni mem rapidos armitaj antaux la Izraelidoj, gxis ni alkondukos ilin al iliaj lokoj; kaj niaj infanoj logxos en la fortikigitaj urboj pro la logxantoj de la lando. 18Ni ne revenos al niaj domoj, gxis la Izraelidoj ekposedos cxiu sian posedajxon. 19Ni ne prenos kun ili posedajxon transe de Jordan kaj plue; cxar ni ricevos nian posedajxon sur cxi tiu orienta flanko de Jordan.

20Kaj Moseo diris al ili:Se vi tion faros, se vi iros armitaj antaux la Eternulo en la militon, 21kaj cxiu el vi armita transiros Jordanon antaux la Eternulo, gxis Li forpelos Siajn malamikojn antaux Si, 22kaj la lando estos militakirita antaux la Eternulo, tiam vi poste revenos, kaj vi estos senkulpaj antaux la Eternulo kaj antaux Izrael, kaj cxi tiu lando estos via posedajxo antaux la Eternulo. 23Sed se vi ne agos tiel, tiam vi pekos antaux la Eternulo, kaj vi suferos vian punon, kiu trafos vin. 24Konstruu al vi urbojn por viaj infanoj kaj barajxojn por viaj sxafoj; kaj faru tion, kio eliris el via busxo.

25Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben diris al Moseo jene:Viaj servantoj faros, kiel nia sinjoro ordonas. 26Niaj infanoj, niaj edzinoj, niaj brutaroj, kaj cxiuj niaj brutoj estos cxi tie, en la urboj de Gilead; 27sed viaj servantoj, cxiuj armitaj militiste, iros antaux la Eternulo en la militon, kiel nia sinjoro diras.

28Kaj Moseo ordonis pri ili al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la estroj de la triboj de la Izraelidoj; 29kaj Moseo diris al ili:Se la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben transiros kun vi Jordanon, cxiuj armitaj por la milito antaux la Eternulo, kaj la lando estos militakirita antaux vi, tiam donu al ili la landon Gilead kiel posedajxon; 30sed se ili ne transiros kun vi armitaj, tiam ili ricevos posedajxon inter vi en la lando Kanaana. 31Kaj la filoj de Gad kaj la filoj de Ruben respondis, dirante:Kion la Eternulo diris al viaj servantoj, tion ni faros. 32Ni transiros armitaj antaux la Eternulo en la landon Kanaanan, kaj nia hereda posedajxo estos sur cxi tiu flanko de Jordan.

33Kaj Moseo donis al ili, al la filoj de Gad kaj al la filoj de Ruben, kaj al duono de la tribo de Manase, filo de Jozef, la regnon de Sihxon, regxo de la Amoridoj, kaj la regnon de Og, regxo de Basxan, la landon kun gxiaj urboj laux la limoj de la urboj de la lando cxirkauxe. 34Kaj la filoj de Gad rekonstruis Dibonon kaj Ataroton kaj Aroeron 35kaj Atrot-SXofanon kaj Jazeron kaj Jogbehan 36kaj Bet-Nimran kaj Bet-Haranon, fortikigitajn urbojn, kaj barajxojn por sxafoj. 37Kaj la filoj de Ruben rekonstruis HXesxbonon kaj Elealen kaj Kirjataimon, 38kaj Nebon kaj Baal-Meonon, kies nomojn oni sxangxis, kaj Sibman; kaj ili donis nomojn al la urboj, kiujn ili konstruis. 39Kaj la filoj de Mahxir, filo de Manase, iris Gileadon kaj militakiris gxin, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj estis tie. 40Kaj Moseo donis Gileadon al Mahxir, filo de Manase, kaj tiu eklogxis tie. 41Kaj Jair, filo de Manase, iris kaj militakiris iliajn vilagxojn, kaj li donis al ili la nomon Vilagxoj de Jair. 42Kaj Nobahx iris kaj militakiris Kenaton kaj gxiajn vilagxojn, kaj donis al gxi la nomon Nobahx, laux sia nomo.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 31
Top of Page
Top of Page