Miĥa 4
Esperanto
1Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.

2Kaj iros multaj nacioj, kaj diros:Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.

3Kaj Li jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

4Sed cxiu sidos sub sia vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo de la Eternulo Cebaot tion diris.

5CXiuj popoloj iros cxiu en la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia Dio, cxiam kaj eterne.

6En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn, kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.

7Kaj la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun kaj eterne.

8Kaj vi, ho turo de la grego, fortikajxo de la filino de Cion, al vi venos, revenos la antauxa regxado, la regno de la filino de Jerusalem.

9Kial vi nun ploras tiel lauxte? CXu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin atakis doloroj kiel naskantinon?

10Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.

11Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj diras:GXi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon!

12Sed ili ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon.

13Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.



Esperanto

Bible Hub

Micah 3
Top of Page
Top of Page