Miĥa 2
Esperanto
1Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton.

2Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedajxon.

3Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi entreprenas kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo malfacila.

4En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante:Ni estas tute ruinigitaj; la posedajxo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!

5Tial oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo.

6Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.

7Ho, la tiel nomata domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu tiaj estas Liaj agoj? CXu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas gxuste?

8Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.

9La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.

10Levigxu kaj foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita.

11Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus:Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo, li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.

12Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

13Murrompanto iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo estos ilia antauxgvidanto.



Esperanto

Bible Hub

Micah 1
Top of Page
Top of Page