La evangelio laŭ Mateo 21
Esperanto
1Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn, 2dirante al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun gxi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. 3Kaj se iu diros ion al vi, respondu:La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. 4Kaj cxi tio okazis, por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome:

5Diru al la filino de Cion: Jen via Regxo iras al vi, Humila kaj rajdanta sur azeno, Kaj azenido, filo de sxargxobesto.

6Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, 7kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. 8Kaj la pli granda parto de la homamaso sternis siajn vestojn sur la vojo; kaj aliaj detrancxis brancxojn de la arboj, kaj dismetis ilin sur la vojon.

9Kaj la homamaso, kiu iris antaux li, kaj kiu sekvis lin, kriis, dirante:Hosana al la Filo de David! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; Hosana en la supera alto!

10Kaj li eniris en Jerusalemon, kaj la tuta urbo malkvietigxis, dirante:Kiu estas cxi tiu? 11Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

12Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj; 13kaj li diris al ili:Estas skribite:Mia domo estas nomata domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

14Kaj blinduloj kaj lamuloj venis al li en la templo, kaj li sanigis ilin. 15Sed la cxefpastroj kaj skribistoj, vidinte la mirindajxojn, kiujn li faris, kaj la knabojn kriantajn en la templo, kaj dirantajn:Hosana al la Filo de David, indignis, 16kaj diris al li:CXu vi auxdas, kion cxi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; cxu vi neniam legis:El la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi perfektigis lauxdon? 17Kaj lasinte ilin, li eliris el la urbo al Betania, kaj tie logxis.

18Kaj matene, dum li revenis al la urbo, li malsatis. 19Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al gxi, kaj trovis sur gxi nenion krom folioj; kaj li diris al gxi:Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis.

20Kaj kiam la discxiploj vidis, ili miris, dirante:Kiel rapide la figarbo forvelkis! 21Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos. 22Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.

23Kaj kiam li jam venis en la templon, la cxefpastroj kaj la pliagxuloj de la popolo venis al li, dum li instruis, kaj ili diris:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? kaj kiu donis al vi tian auxtoritaton? 24Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 25La baptado de Johano, de kie gxi estis? El la cxielo, aux el homoj? Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros al ni:Kial do vi ne kredis al li? 26Sed se ni diros:El homoj, ni timas la popolon, cxar cxiuj opinias Johanon profeto. 27Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

28Kiel sxajnas al vi? Unu viro havis du filojn; kaj li venis al la unua, kaj diris:Filo, iru hodiaux kaj laboru en la vinbergxardeno. 29Kaj li respondis kaj diris:Mi ne volas; sed poste li pentis kaj iris. 30Kaj li venis al la dua, kaj diris tion saman. Kaj li responde diris:Mi iros, sinjoro; kaj ne iris. 31Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris:La unua. Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malcxastistinoj iras antaux vi en la regnon de Dio. 32CXar Johano venis al vi en vojo de justeco, kaj vi ne kredis al li; sed la impostistoj kaj malcxastistinoj kredis al li. Kaj vi, kiam vi vidis, ecx ne pentis poste, por kredi al li.

33Auxskultu alian parabolon:Estis viro dommastro, kiu plantis vinbergxardenon, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis en gxi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis. 34Kaj kiam alproksimigxis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian. 36Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. 37Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante:Ili respektos mian filon. 38Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredajxon. 39Kaj ili kaptis lin, eljxetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? 41Ili diris al li:Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj.

42Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

43Tial mi diras al vi:La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros gxiajn fruktojn. 44Kaj kiu falas sur tiun sxtonon, tiu rompigxos; sed sur kiun gxi falos, gxi tiun polvigos.

45Kaj la cxefpastroj kaj la Fariseoj, auxdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. 46Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 20
Top of Page
Top of Page