La evangelio laŭ Mateo 17
Esperanto
1Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte; 2kaj li estis aliformita antaux ili, kaj lia vizagxo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj farigxis blankaj kiel la lumo. 3Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li. 4Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5Dum li ankoraux parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auxskultu lin. 6Kaj auxdinte tion, la discxiploj falis sur sian vizagxon, kaj tre timis. 7Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu. 8Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj. 10Kaj liaj discxiploj demandis lin, dirante:Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 11Kaj li responde diris:Vere Elija venas antauxe, kaj restarigos cxion; 12sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili. 13Tiam la discxiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.

14Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante: 15Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon. 16Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. 17Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien. 18Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.

19Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin? 20Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi. 21Sed cxi tiu speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.

22Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; 23kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li levigxos. Kaj ili tre malgxojis.

24Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du drahxmoj, kaj diris:CXu via majstro pagas la du drahxmojn? 25Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj? 26Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj. 27Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 16
Top of Page
Top of Page