La evangelio laŭ Mateo 15
Esperanto
1Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: 2Kial viaj discxiploj transpasxas la tradicion de la antauxuloj? cxar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili mangxas panon. 3Kaj li responde diris al ili:Kial vi ankaux transpasxas la ordonon de Dio per via tradicio? 4CXar Dio diris:Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj:Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 5Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 6tiu ne devas respekti sian patron aux sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. 7Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

8CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.

9Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.

10Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili:Auxskultu kaj komprenu: 11Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.

12Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron? 13Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita. 14Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

15Kaj Petro responde diris al li:Klarigu al ni tiun parabolon. 16Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno? 17CXu vi ne konscias, ke cxio, eniranta en la busxon, pasas en la ventron kaj estas eljxetata en apartan lokon? 18Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. 19CXar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malcxastajxoj, sxteloj, falsatestoj, blasfemoj: 20jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.

21Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon. 22Kaj jen virino Kanaana, veninte el tiuj limlandoj, kriis, dirante:Ho Sinjoro, filo de David, kompatu min; mia filino estas terure turmentata de demono. 23Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni. 24Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael. 25Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min. 26Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj. 27Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj. 28Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

29Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie. 30Kaj alvenis al li grandaj homamasoj, havante kun si homojn lamajn, blindajn, mutajn, kriplajn, kun multaj aliaj, kaj metis ilin apud liajn piedojn; kaj li sanigis ilin; 31tiel ke la homamaso miris, vidante mutulojn parolantaj, kriplulojn sanaj, kaj lamulojn piedirantaj, kaj blindulojn vidantaj; kaj ili gloris la Dion de Izrael.

32Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo. 33Kaj la discxiploj diris al li:De kie ni povas ricevi en la dezerto tiom da panoj, por satigi tiom da homoj? 34Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn. 35Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; 36kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj. 37Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn. 38Kaj la mangxantoj estis kvar mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.

39Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 14
Top of Page
Top of Page