La evangelio laŭ Mateo 11
Esperanto
1Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

2Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj, 3por diri al li:CXu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu alian? 4Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas: 5blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj auxdas, kaj mortintoj levigxas, kaj al malricxuloj evangelio estas predikata. 6Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas pro mi.

7Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento? 8Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj. 9Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

10CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.

11Vere mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la cxielo, estas pli granda ol li. 12Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, gxis nun, la regno de la cxielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas gxin. 13CXar cxiuj profetoj kaj la legxo profetis gxis Johano. 14Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. 15Kiu havas orelon por auxdi, tiu auxdu.

16Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj, 17dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 18CXar venis Johano, nek mangxante nek trinkante, kaj ili diras:Li havas demonon. 19La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante, kaj ili diras:Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la sagxeco estas pravigita de siaj faroj.

20Tiam li komenci riprocxi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; cxar ili ne pentis. 21Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro. 22Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de jugxado, ol por vi. 23Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux. 24Tamen mi diras al vi:Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de jugxado, ol por vi.

25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj; 26jes, Patro, cxar tiel estis bone antaux Vi. 27CXio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.

28Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos. 29Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 10
Top of Page
Top of Page