La evangelio laŭ Marko 1
Esperanto
1La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2Kiel estas skribite en la profeto Jesaja: Jen Mi sendas Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos vian vojon;

3Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn;

4venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. 5Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 6Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon. 7Kaj li predikis, dirante:Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi. 8Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. 10Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; 11kaj venis vocxo el la cxielo:Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj servadis al li.

14Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15kaj dirante:La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

16Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj. 17Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj. 18Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn. 20Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

21Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio. 25Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. 26Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li. 27Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante:Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.

29Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi; 31kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.

32Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo. 34Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

35Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis. 36Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin; 37kaj ili trovis lin, kaj diris al li:CXiuj vin sercxas. 38Kaj li diris al ili:Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis. 39Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li:Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li:Mi volas; estu purigita. 42Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura. 43Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44kaj diris al li:Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 28
Top of Page
Top of Page