La evangelio laŭ Luko 15
Esperanto
1Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por auxskulti lin. 2Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj, dirante:CXi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.

3Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante: 4Kiu el vi, havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li perdis, gxis li gxin trovos? 5Kaj trovinte, li gxin metas sur siajn sxultrojn, gxojante. 6Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:GXoju kun mi, cxar mi trovis mian sxafon, la perditan. 7Mi diras al vi, ke tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.

8Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon, ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente, gxis sxi gxin trovos? 9Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante:GXoju kun mi, cxar mi trovis la drahxmon, kiun mi perdis. 10Tiel same, mi diras al vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu pentas.

11Kaj li diris:Unu viro havis du filojn; 12kaj la pli juna diris al sia patro:Patro, donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. 13Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa vivado. 14Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li komencis havi mankon. 15Kaj li iris, kaj aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn. 16Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj neniu donis al li. 17Sed reveninte al si, li diris:Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas de malsato! 18Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi; 19mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. 20Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21Kaj la filo diris al li:Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22Kaj diris la patro al siaj servistoj:Alportu rapide la cxefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn sur liajn piedojn; 23kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj; 24cxar cxi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

25Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon. 26Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27Kaj li diris al li:Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan bovidon, cxar li ricevis lin sana. 28Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29Sed li responde diris al sia patro:Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30sed kiam venis cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj, vi bucxis por li la grasigitan bovidon. 31Kaj li diris al li:Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via. 32Sed konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.



Esperanto

Bible Hub

Luke 14
Top of Page
Top of Page