Moseo 3: Levidoj 7
Esperanto
1Kaj jen estas la legxo pri la kulpofero:plejsanktajxo gxi estas. 2Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe. 3Kaj gxian tutan sebon oni alportu el gxi ofere, la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxojn, 4kaj ambaux renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kiu estas cxe la lumbo, kaj la reton sur la hepato, kune kun la renoj oni gxin apartigu. 5Kaj la pastro bruligu ilin sur la altaro kiel fajroferon al la Eternulo; gxi estas kulpofero. 6CXiu virseksulo el la pastroj povas gxin mangxi; sur sankta loko gxi estu mangxata; gxi estas plejsanktajxo. 7Kiel por la pekofero, tiel ankaux por la kulpofero estu la sama legxo; al la pastro, kiu pekliberigas per gxi, al li gxi apartenu. 8Al la pastro, kiu plenumas ies bruloferon, al tiu pastro apartenu la felo de la brulofero, kiun li plenumis. 9Kaj cxiu farunofero, kiu estas bakita en forno aux pretigita en kaserolo aux sur pato, apartenu al la pastro, kiu prezentis gxin. 10Kaj cxiu farunofero, miksita kun oleo aux seka, apartenu al cxiuj Aaronidoj, al cxiuj egale.

11Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo: 12se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo. 13Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero. 14Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu.

15Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno. 16Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi. 17Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro. 18Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.

19La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo. 20Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo. 21Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.

22Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 23Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu. 24La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas. 25CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo. 26Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj. 27CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo.

28Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 29Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj; 30propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo. 31Kaj la pastro bruligos la sebon sur la altaro, kaj la brustajxo estos por Aaron kaj por liaj filoj. 32Kaj la dekstran femuron el viaj pacoferoj donu kiel levoferon al la pastro. 33Kiu el la Aaronidoj alportas la sangon de la pacoferoj kaj la sebon, al tiu apartenu la dekstra femuro kiel lia parto: 34cxar la brustajxon-skuoferon kaj la femuron-levoferon Mi prenis de la Izraelidoj el iliaj pacoferoj, kaj Mi donis ilin al la pastro Aaron kaj al liaj filoj kiel eternan destinitajxon de la flanko de la Izraelidoj.

35Tio estas la sankta parto de Aaron kaj la sankta parto de liaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo de post la tago, en kiu ili estis aligitaj, por esti pastroj al la Eternulo, 36parto, kiun la Eternulo ordonis doni al ili de la Izraelidoj en la tago, en kiu Li sanktoleis ilin. Tio estas eterna legxo en iliaj generacioj.

37Tio estas la legxo pri la brulofero, pri la farunofero, pri la pekofero, pri la kulpofero, pri la ofero de konsekro, kaj pri la pacofero; 38kiun la Eternulo donis al Moseo sur la monto Sinaj, kiam Li ordonis al la Izraelidoj en la dezerto Sinaja, ke ili alportadu siajn oferojn al la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 6
Top of Page
Top of Page