Plorkanto de Jeremia 3
Esperanto
1Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.

2Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.

3Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.

4Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.

5Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.

6En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn.

7Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj.

8Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.

9Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

10Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kasxita loko.

11Li depusxis min de miaj vojoj, kaj dissxiris min; Li faris min objekto de teruro.

12Li strecxis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.

13En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.

14Mi farigxis mokatajxo por mia tuta popolo, ilia cxiutaga rekantajxo.

15Li satigis min per maldolcxajxo, trinkoplenigis min per vermuto.

16Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpusxis min en cindron.

17Mia animo estas forpusxita for de paco; bonstaton mi forgesis.

18Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.

19La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

20Konstante rememorante tion, senfortigxas en mi mia animo.

21Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:

22GXi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis,

23Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco.

24Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.

25La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu sercxas Lin.

26Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

27Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;

28Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas sxargxita;

29Li metas sian busxon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;

30Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.

31CXar ne por eterne forlasas la Sinjoro;

32Se Li iun suferigas, Li ankaux kompatas pro Sia granda favorkoreco;

33CXar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

34Kiam oni premas sub siaj piedoj cxiujn malliberulojn de la tero,

35Kiam oni forklinas la rajton de homo antaux la vizagxo de la Plejaltulo,

36Kiam oni estas maljusta kontraux homo en lia jugxa afero-CXu la Sinjoro tion ne vidas?

37Kiu povas per sia diro atingi, ke io farigxu, se la Sinjoro tion ne ordonis?

38CXu ne el la busxo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?

39Kial murmuras homo vivanta? CXiu murmuru kontraux siaj pekoj.

40Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;

41Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la cxielo.

42Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.

43Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.

44Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la pregxo.

45Vi faris nin balaindajxo kaj abomenindajxo inter la popoloj.

46Malfermegis kontraux ni sian busxon cxiuj niaj malamikoj.

47Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfelicxo.

48Torentojn da akvo versxas mia okulo pri la malfelicxo de la filino de mia popolo.

49Mia okulo fluigas kaj ne cxesas, ne ekzistas por gxi halto,

50GXis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la cxielo.

51Mia okulo suferigas mian animon pri cxiuj filinoj de mia urbo.

52Senkauxze cxasas min kiel birdon miaj malamikoj;

53Ili pereigas mian vivon en kavo, ili jxetas sur min sxtonojn.

54Akvo levigxis kontraux mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis.

55Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;

56Vi auxdis mian vocxon; ne kovru Vian orelon antaux mia vokado pri liberigo.

57Vi alproksimigxis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu.

58Vi, ho Sinjoro, defendis mian jugxaferon; Vi liberigis mian vivon.

59Vi vidis, ho Eternulo, la maljustajxon, kiun mi suferas; jugxu mian aferon.

60Vi vidis ilian tutan vengxon, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi.

61Vi auxdis ilian insultadon, ho Eternulo, cxiujn iliajn intencojn kontraux mi,

62La parolojn de tiuj, kiuj levigxis kontraux min, kaj iliajn pensojn kontraux mi dum la tuta tago.

63Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili levigxas; mi cxiam estas ilia rekantajxo.

64Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laux la faroj de iliaj manoj.

65Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.

66Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la cxielo de la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Lamentations 2
Top of Page
Top of Page