Juĝistoj 20
Esperanto
1Kaj eliris cxiuj Izraelidoj, kaj kolektigxis la tuta komunumo kiel unu homo, de Dan gxis Beer-SXeba, kaj la lando Gilead, antaux la Eternulo en Micpa. 2Kaj kunvenis la estroj de la tuta popolo, cxiuj triboj de Izrael, en la kunvenejon de la popolo de Dio, kvarcent mil piedirantoj kapablaj eltiri glavon. 3La Benjamenidoj auxdis, ke la Izraelidoj venis en Micpan. Kaj la Izraelidoj diris:Diru, kiamaniere okazis tiu malbonajxo? 4Tiam respondis la Levido, la edzo de la mortigita virino, kaj diris:Mi venis en Gibean de la Benjamenidoj, mi kun mia kromedzino, por tranokti. 5Kaj levigxis kontraux min la logxantoj de Gibea, kaj cxirkauxis pro mi la domon nokte. Min ili intencis mortigi, kaj mian kromedzinon ili turmentis tiel, ke sxi mortis. 6Tiam mi prenis mian kromedzinon, distrancxis sxin kaj dissendis en cxiujn regionojn de Izrael; cxar ili faris malcxastajxon kaj malnoblajxon en Izrael. 7Jen vi cxiuj estas Izraelidoj; faru konsiligxon kaj decidon cxi tie.

8Kaj levigxis la tuta popolo kiel unu homo, kaj diris:Neniu el ni iros al sia tendo, kaj neniu el ni revenos al sia domo; 9sed jen estas, kion ni faros al Gibea:ni lotos pri gxi; 10kaj ni prenos po dek homoj el cxiu cento, el cxiuj triboj, po cent el mil kaj po mil el dek mil, ke ili alportu mangxajxon por la popolo, por ke cxi tiu iru en Gibean de la Benjamenidoj, kaj agu kontraux gxi konforme al la malnoblajxo, kiun gxi faris en Izrael. 11Kaj kolektigxis kontraux la urbo cxiuj Izraelidoj unuanime, kiel unu homo.

12Kaj la triboj de Izrael sendis homojn al cxiuj familioj de Benjamen, por diri:Kio estas la malbonajxo, kiu estas farita cxe vi? 13Eligu do nun la kanajlajn homojn, kiuj estas en Gibea, kaj ni mortigos ilin kaj ekstermos la malbonon el Izrael. Sed la Benjamenidoj ne volis obei la vocxon de siaj fratoj, la Izraelidoj. 14Kaj la Benjamenidoj kolektigxis el la urboj en Gibea, por eliri milite kontraux la Izraelidojn. 15Kaj la nombro de la Benjamenidoj el la urboj en tiu tago estis dudek ses mil homoj pretaj eltiri glavon; krom tio el la logxantoj de Gibea estis la nombro de sepcent homoj plej tauxgaj. 16El tiu tuta popolo estis sepcent homoj plej tauxgaj, maldekstruloj; cxiu el ili povis jxeti sxtonon kontraux haron, kaj ne maltrafi.

17Kaj la nombro de la Izraelidoj, krom la Benjamenidoj, estis kvarcent mil homoj pretaj eltiri glavon; cxiuj ili estis batalkapablaj.

18Kaj ili levigxis kaj iris en Bet-Elon kaj demandis Dion, kaj la Izraelidoj diris:Kiu el ni devas iri antauxe milite kontraux la Benjamenidojn? Kaj la Eternulo diris:Jehuda antauxe.

19Kaj la Izraelidoj levigxis matene kaj eksiegxis Gibean. 20Kaj la Izraelidoj eliris milite kontraux la Benjamenidojn, kaj la Izraelidoj komencis batalon kontraux ili antaux Gibea. 21Kaj eliris la Benjamenidoj el Gibea kaj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron. 22Sed la popolo de la Izraelidoj ekscitis sian kuragxon, kaj denove komencis batalon sur la loko, kie ili batalis en la unua tago. 23Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaux la Eternulo gxis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante:CXu ni devas plue alproksimigxi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris:Iru kontraux ilin.

24Kaj la Izraelidoj alpasxis al la Benjamenidoj en la dua tago. 25Kaj la Benjamenidoj eliris al ili renkonte el Gibea en la dua tago kaj batis el la Izraelidoj ankoraux dek ok mil homojn sur la teron; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo. 26Tiam cxiuj Izraelidoj kaj la tuta popolo iris kaj venis en Bet-Elon kaj ploris kaj restis tie antaux la Eternulo kaj fastis en tiu tago gxis la vespero kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn antaux la Eternulon. 27Kaj la Izraelidoj demandis la Eternulon (tie estis en tiu tempo la kesto de interligo de Dio, 28kaj Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, staris antaux gxi en tiu tempo); kaj ili diris:CXu ni devas plue elpasxi batale kontraux niajn fratojn la Benjamenidojn, aux cxu ni devas cxesi? Kaj la Eternulo diris:Iru, cxar morgaux Mi transdonos ilin en viajn manojn.

29Kaj la Izraelidoj arangxis embuskojn cxirkauxe de Gibea. 30Kaj la Izraelidoj eliris kontraux la Benjamenidojn en la tria tago kaj starigxis kontraux Gibea kiel antauxe. 31Kaj la Benjamenidoj eliris kontraux la popolon, malproksimigxis de la urbo, kaj komencis batadi la popolon kiel en la antauxaj fojoj, sur la vojoj, el kiuj unu iras al Bet-El kaj la dua al Gibea, kaj mortigis pli-malpli tridek homojn el la Izraelidoj. 32Kaj la Benjamenidoj diris al si:Ili falas antaux ni kiel antauxe. Kaj la Izraelidoj diris:Ni kuru, por ke ni ellogu ilin el la urbo sur la vojon. 33Kaj cxiuj Izraelidoj levigxis de sia loko kaj starigxis en Baal-Tamar. Kaj la embuskuloj de la Izraelidoj jxetis sin el sia loko, el la kaverno Geba. 34Kaj venis antaux Gibean dek mil elektitaj viroj el la tuta Izrael, kaj estis kruela batalo; kaj ili ne sciis, ke trafos ilin malbono. 35Kaj la Eternulo frapis la Benjamenidojn antaux la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj ekstermis en tiu tago el la Benjamenidoj dudek kvin mil kaj cent homojn; cxiuj ili estis eltirantoj de glavo.

36La Benjamenidoj vidis, ke tiuj estis frapitaj kaj la Izraelidoj cedis la lokon al la Benjamenidoj; cxar ili fidis la embuskon, kiun ili arangxis cxe Gibea. 37Kaj la embuskuloj rapidis kaj jxetis sin kontraux Gibean, kaj la embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo. 38Estis interkonsentite inter la Izraelidoj kaj la embuskuloj, ke cxi tiuj suprenigos grandan kolonon da fumo el la urbo. 39Kiam la Izraelidoj retirigxis dum la batalo, kaj la Benjamenidoj komencis mortigi Izraelidojn kaj mortigis pli-malpli tridek homojn, kaj diris:Ili falas antaux ni kiel en la unua batalo: 40tiam komencis levigxadi el la urbo kolono da fumo. La Benjamenidoj ekrigardis returne, kaj ili ekvidis, ke el la tuta urbo levigxas flamoj al la cxielo. 41Kaj la Izraelidoj returnigxis, kaj la Benjamenidoj terure konsternigxis; cxar ili vidis, ke malfelicxo ilin trafis. 42Kaj ili turnigxis antaux la Izraelidoj, al la vojo, kiu kondukas al la dezerto; sed la batalo postkuris ilin, kaj la elirintoj el la urboj ekstermis ilin dumvoje, 43cxirkauxis la Benjamenidojn, persekutis ilin gxis Menuhxa, kaj piedpremis ilin gxis la orienta flanko de Gibea. 44Kaj falis el la Benjamenidoj dek ok mil homoj; cxiuj ili estis fortaj militistoj. 45Kaj ili sin turnis kaj ekkuris al la dezerto, al la roko Rimon; kaj oni batis el ili sur la vojo kvin mil homojn, kaj oni postkuris ilin gxis Gidom kaj batis el ili ankoraux du mil homojn. 46La nombro de cxiuj falintoj el la Benjamenidoj en tiu tago estis dudek kvin mil homoj eltirantoj de glavo; cxiuj ili estis fortaj militistoj. 47Kaj ili sin turnis kaj forkuris en la dezerton, al la roko Rimon, sescent homoj; kaj ili restis cxe la roko Rimon kvar monatojn. 48Sed la Izraelidoj reiris al la Benjamenidoj, kaj mortigis per glavo la urbanojn, la brutojn, kaj cxion, kion ili trovis; kaj cxiujn urbojn, kiujn ili renkontis, ili forbruligis per fajro.



Esperanto

Bible Hub

Judges 19
Top of Page
Top of Page