Juĝistoj 10
Esperanto
1Post Abimelehx levigxis, por helpadi al Izrael, Tola, filo de Pua, filo de Dodo, Isahxarido. Li logxis en SXamir, sur la monto de Efraim. 2Kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek tri jaroj, kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en SXamir.

3Post li levigxis Jair, Gileadano, kaj li estis jugxisto de Izrael dum dudek du jaroj. 4Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead. 5Kaj Jair mortis, kaj oni enterigis lin en Kamon.

6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaux la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filisxtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li. 7Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la Amonidoj. 8Kaj ili premadis kaj turmentadis la Izraelidojn de tiu jaro dum dek ok jaroj, cxiujn Izraelidojn, kiuj estis transe de Jordan en la lando de la Amoridoj, kiu estas en Gilead. 9Kaj la Amonidoj transiris Jordanon, por militi ankaux kontraux Jehuda kaj Benjamen kaj la domo de Efraim; kaj Izrael estis tre premata.

10Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante:Ni pekis antaux Vi, cxar ni forlasis nian Dion kaj servis al la Baaloj. 11Kaj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Mi savis ja vin de la Egiptoj kaj de la Amoridoj kaj de la Amonidoj kaj de la Filisxtoj. 12Kaj la Cidonanoj kaj Amalekidoj kaj Maonidoj premis vin, kaj vi kriis al Mi, kaj Mi savis vin el iliaj manoj; 13kaj tamen vi forlasis Min kaj servis al aliaj dioj; tial Mi ne plu helpos vin. 14Iru kaj kriu al la dioj, kiujn vi elektis; ili helpu vin en la tempo de via mizero. 15Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:Ni pekis; faru al ni cxion, kio placxas al Vi; nur savu nin hodiaux. 16Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.

17Kaj kolektigxis la Amonidoj kaj starigxis tendare en Gilead; kolektigxis ankaux la Izraelidoj kaj starigxis tendare en Micpa. 18Kaj la estroj de Gilead diris unuj al la aliaj:Kiu komencos batalon kontraux la Amonidoj, tiu estos estro de cxiuj logxantoj de Gilead.



Esperanto

Bible Hub

Judges 9
Top of Page
Top of Page