Josuo 19
Esperanto
1Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. Kaj ilia posedajxo estis meze de la posedajxo de la Jehudaidoj. 2Apartenis al ili en ilia posedajxo:Beer-SXeba (kun SXeba) kaj Molada 3kaj HXacar-SXual kaj Bala kaj Ecem 4kaj Eltolad kaj Betul kaj HXorma 5kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj HXacar-Susa 6kaj Bet-Lebaot kaj SXaruhxen:dek tri urboj kaj iliaj vilagxoj. 7Ain, Rimon kaj Eter kaj Asxan:kvar urboj kaj iliaj vilagxoj. 8Kaj cxiuj vilagxoj, kiuj estas cxirkaux tiuj urboj, gxis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedajxo de la tribo de la Simeonidoj, laux iliaj familioj. 9El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedajxo de la Simeonidoj; cxar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedajxon meze de ilia posedajxo.

10Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laux iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedajxo estis gxis Sarid. 11Kaj ilia limo iras gxis la maro kaj Marala, kaj kuntusxigxas kun Dabesxet, kaj kuntusxigxas kun la torento, kiu estas antaux Jokneam. 12Kaj gxi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunlevigxo, gxis la limo de Kislot-Tabor; kaj gxi iras al Dabrat, kaj levigxas al Jafia. 13Kaj de tie gxi iras orienten, al la flanko de sunlevigxo, tra Gat- HXefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea. 14Kaj la limo turnigxas de nordo al HXanaton, kaj finigxas en la valo Jiftahx-El. 15Kaj Katat, kaj Nahalal kaj SXimron kaj Jidala kaj Bet-Lehxem:dek du urboj kaj iliaj vilagxoj. 16Tio estas la posedajxo de la Zebulunidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

17Por Isahxar eliris la kvara loto, por la Isahxaridoj, laux iliaj familioj. 18Kaj ilia limo estis:Jizreel kaj Kesulot kaj SXunem 19kaj HXafaraim kaj SXion kaj Anahxarat 20kaj Rabit kaj Kisxjon kaj Abec 21kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-HXada kaj Bet-Pacec. 22Kaj la limo kuntusxigxas al Tabor kaj SXahxacima kaj Bet-SXemesx; kaj ilia limo finigxas cxe Jordan:dek ses urboj kaj iliaj vilagxoj. 23Tio estas la posedajxo de la tribo de la Isahxaridoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

24Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj. 25Kaj ilia limo estis:HXelkat kaj HXali kaj Beten kaj Ahxsxaf 26kaj Alamelehx kaj Amad kaj Misxal. Kaj gxi kuntusxigxas al Karmel okcidente, kaj al SXihxor-Libnat. 27Kaj gxi returnigxas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntusxigxas al Zebulun kaj al la valo Jiftahx-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre. 28Kaj Ebron kaj Rehxob kaj HXamon kaj Kana gxis Granda Cidon. 29Kaj la limo returnigxas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returnigxas al HXosa, kaj finigxas cxe la maro, de HXebel gxis Ahxzib; 30kaj Uma kaj Afek kaj Rehxob:dudek du urboj kaj iliaj vilagxoj. 31Tio estas la posedajxo de la tribo de la Asxeridoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

32Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laux iliaj familioj. 33Kaj ilia limo estis de HXelef, de la kverkaro cxe Caananim, Adami- Nekeb, kaj Jabneel, gxis Lakum; kaj gxi finigxas cxe Jordan. 34Kaj la limo turnigxas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al HXukok, kaj kuntusxigxas al Zebulun sude, kaj al Asxer gxi kuntusxigxas okcidente, kaj al Jehuda cxe Jordan oriente. 35Kaj fortikigitaj urboj:Cidim, Cer kaj HXamat, Rakat kaj Kineret 36kaj Adama kaj Rama kaj HXacor 37kaj Kedesx kaj Edrei kaj En-HXacor 38kaj Jiron kaj Migdal-El, HXorem kaj Bet-Anat kaj Bet-SXemesx:dek naux urboj kaj iliaj vilagxoj. 39Tio estas la posedajxo de la tribo de la Naftaliidoj, laux iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilagxoj.

40Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto. 41Kaj la limo de ilia posedajxo estis:Corea kaj Esxtaol kaj Ir-SXemesx 42kaj SXaalabin kaj Ajalon kaj Jitla 43kaj Elon kaj Timna kaj Ekron 44kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat 45kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon 46kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo. 47Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro. 48Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.

49Kaj ili finis la dividadon de la lando laux gxiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedajxon inter si. 50Laux la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Serahx sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj logxis en gxi.

51Tio estas la posedajxoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laux loto, en SXilo, antaux la Eternulo, antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.



Esperanto

Bible Hub

Joshua 18
Top of Page
Top of Page