La evangelio laŭ Johano 10
Esperanto
1Vere, vere, mi diras al vi:Kiu eniras en la sxafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas sxtelisto kaj rabisto. 2Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la pasxtisto de la sxafoj. 3Al tiu la pordisto malfermas; kaj la sxafoj auxskultas lian vocxon, kaj li alvokas laux nomoj siajn proprajn sxafojn, kaj elkondukas ilin. 4Kaj kiam li kondukis eksteren siajn sxafojn, li iras antaux ili, kaj la sxafoj lin sekvas, cxar ili konas lian vocxon. 5Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, cxar ili ne konas la vocxon de fremduloj. 6Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj. 8CXiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas sxtelistoj kaj rabistoj; sed la sxafoj ne auxskultis ilin. 9Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos pasxtajxon. 10La sxtelisto ne venas, krom por sxteli kaj bucxi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu gxin abunde.

11Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj. 12La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas; 13li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj. 14Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas 15tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj. 16Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto. 17Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu. 18Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj. 20Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas? 21Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

22Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro; 23kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono. 24La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe. 25Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. 26Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj. 27Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; 28kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30Mi kaj la Patro estas unu.

31Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin. 32Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min? 33La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio. 34Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj? 35Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), 36cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio? 37Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi. 38Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro. 39Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

40Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. 41Kaj multaj venis al li, kaj diris:Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. 42Kaj tie multaj kredis al li.



Esperanto

Bible Hub

John 9
Top of Page
Top of Page