Joel 2
Esperanto
1Blovu per korno en Cion, kaj kriu alarmon sur Mia sankta monto; ektremu cxiuj logxantoj de la lando; cxar venas la tago de la Eternulo, gxi estas jam proksima;

2tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena cxielrugxo disvastigxas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis gxis nun, kaj ankaux post gxi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.

3Antaux gxi ekstermas fajro, kaj post gxi bruligas flamo; antaux gxi la lando estas kiel la Edena gxardeno, kaj post gxi absoluta dezerto; kaj neniu savigxos de gxi.

4Ili aspektas kiel cxevaloj, ili kuras kiel rajdantoj.

5Ili saltas sur la montoj, kiel bruantaj cxaroj, kiel krakado de fajro, kiam gxi ekstermas pajlon, kiel popolo potenca, pretigxinta por batalo.

6Popoloj tremas antaux gxi, cxiuj vizagxoj paligxas.

7Kiel herooj ili kuras, kiel kuragxaj batalistoj ili grimpas sur la muregon; cxiu iras sian vojon, ne foreraras de sia vojo.

8Unu alian ne pusxas, cxiu iras en sia vico; sur la glavojn ili sin jxetas, sed restas sendifektaj.

9Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel sxtelisto.

10Antaux ili skuigxas la tero, tremas la cxielo; la suno kaj la luno senlumigxas, kaj la steloj perdas sian brilon.

11Kaj la Eternulo ektondras per Sia vocxo antaux Sia armeo; cxar Lia militistaro estas tre granda, kaj la plenumantoj de Lia vorto estas potencaj; cxar granda kaj tre timinda estos la tago de la Eternulo; kiu povos gxin elteni?

12Sed ecx nun ankoraux la Eternulo diras:Returnu vin al Mi per via tuta koro, kun fastado, plorado, kaj gxemegado;

13dissxiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio; cxar Li estas favorkora kaj kompatema, longepacienca kaj indulgema, kaj Li bedauxras malfelicxon.

14Kiu scias? eble Li denove bedauxros, eble Li restigos post Si benon, farunoferojn kaj versxoferojn al la Eternulo, via Dio.

15Blovu per korno en Cion, sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon.

16Kunvenigu la popolon, sanktigu la komunumon, invitu la maljunulojn, kolektu la malgrandajn infanojn kaj sucxinfanojn; fiancxo eliru el sia cxambro, kaj fiancxino el sub sia baldakeno.

17Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon, kaj ne kovru per honto Vian heredajxon, la nacioj ne moku ilin; por kio oni diru inter la popoloj:Kie estas ilia Dio?

18Tiam la Eternulo farigxos fervora por Sia lando kaj indulgos Sian popolon.

19Kaj la Eternulo respondos kaj diros al Sia popolo:Jen Mi sendas al vi grenon kaj moston kaj oleon, kaj vi satigxu per ili; kaj Mi ne plu permesos al la nacioj malhonori vin.

20Kaj la nordulon Mi malproksimigos de vi, kaj forpelos lin en landon senakvan kaj dezertan, lian antauxan parton al la maro orienta, kaj lian malantauxan parton al la maro okcidenta; kaj li putros kaj malbonodoros, cxar li faris multe da malbono.

21Ne timu, ho tero, gxoju kaj estu gaja, cxar la Eternulo faros ion grandan.

22Ne timu, ho bestoj de la kampo, cxar verdigxos la pasxtejoj de la stepoj; la arboj portos siajn fruktojn, la figarbo kaj vinberujo donos sian ricxajxon.

23Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.

24La grenejoj plenigxos de greno, kaj la premejoj superplenigxos de mosto kaj de oleo.

25Kaj Mi rekompencos vin pro tiuj jaroj, kiam cxion formangxis la akridoj, skaraboj, vermoj, kaj rauxpoj, Mia granda armeo, kiun Mi sendis sur vin.

26Kaj vi povos mangxi sate, kaj vi gloros la nomon de la Eternulo, via Dio, kiu agis kun vi mirinde; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

27Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

28Post tio Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos songxojn, viaj junuloj havos viziojn.

29Ecx sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elversxos Mian spiriton.

30Kaj Mi donos miraklajn signojn en la cxielo kaj sur la tero:sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo.

31La suno farigxos malluma, kaj la luno farigxos sanga, antaux ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.

32Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos; cxar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaux por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.



Esperanto

Bible Hub

Joel 1
Top of Page
Top of Page