Ijob 7
Esperanto
1Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.

2Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,

3Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.

4Kiam mi kusxigxas, mi diras:Kiam mi levigxos? Sed la vespero farigxas longa, kaj mi satigxas de maltrankvileco gxis la tagigxo.

5Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia hauxto krevis kaj putras.

6Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.

7Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

8Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.

9Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en SXeolon;

10Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.

11Tial mi ne detenos mian busxon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolcxeco de mia animo.

12CXu mi estas maro aux mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?

13Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kusxejo plifaciligos mian suferadon,

14Tiam Vi teruras min per songxoj, Timigas min per vizioj;

15Kaj mia animo deziras sufokigxon, Miaj ostoj la morton.

16Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, cxar miaj tagoj estas vantajxo.

17Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,

18Ke Vi rememoras lin cxiumatene, Elprovas lin cxiumomente?

19Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera ecx tiom, ke mi povu engluti mian salivon?

20Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi farigxis sxargxo por mi mem?

21Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaux kusxos en la tero; Kaj kiam Vi morgaux sercxos min, mi ne ekzistos.



Esperanto

Bible Hub

Job 6
Top of Page
Top of Page