Ijob 41
Esperanto
1CXu vi povas eltiri levjatanon per fisxhoko, Aux ligi per sxnuro gxian langon?

2CXu vi povas trameti kanon tra gxia nazo Kaj trapiki gxian vangon per pikilo?

3CXu gxi multe petegos vin, Aux parolos al vi flatajxojn?

4CXu gxi faros interligon kun vi? CXu vi povas preni gxin kiel porcxiaman sklavon?

5CXu vi amuzigxos kun gxi kiel kun birdo? Aux cxu vi ligos gxin por viaj knabinoj?

6CXu kamaradoj gxin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?

7CXu vi povas plenigi per pikiloj gxian hauxton Kaj per fisxistaj hokoj gxian kapon?

8Metu sur gxin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj gxin ne plu entreprenos.

9Vidu, la espero cxiun trompos; Jam ekvidinte gxin, li falos.

10Neniu estas tiel kuragxa, por inciti gxin; Kiu do povas stari antaux Mi?

11Kiu antauxe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta cxielo cxio estas Mia.

12Mi ne silentos pri gxiaj membroj, Pri gxia forto kaj bela staturo.

13Kiu povas levi gxian veston? Kiu aliros al gxia paro da makzeloj?

14Kiu povas malfermi la pordon de gxia vizagxo? Teruro cxirkauxas gxiajn dentojn.

15GXiaj fieraj skvamoj estas kiel sxildoj, Interligitaj per fortika sigelo;

16Unu kuntusxigxas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;

17Unu alfortikigxis al la alia, Interkunigxis kaj ne disigxas.

18GXia terno briligas lumon, Kaj gxiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la cxielrugxo.

19El gxia busxo eliras torcxoj, Elkuras flamaj fajreroj.

20El gxiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aux kaldrono.

21GXia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el gxia busxo.

22Sur gxia kolo logxas forto, Kaj antaux gxi kuras teruro.

23La partoj de gxia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur gxi, kaj ne sxanceligxas.

24GXia koro estas malmola kiel sxtono, Kaj fortika kiel suba muelsxtono.

25Kiam gxi sin levas, ektremas fortuloj, Konsternigxas de teruro.

26Glavo, kiu alproksimigxas al gxi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aux kiraso.

27Feron gxi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.

28Ne forpelos gxin sago; SXtonoj el sxtonjxetilo farigxas pajleroj antaux gxi.

29Bastonegon gxi rigardas kiel pajlon, Kaj gxi mokas la sonon de lanco.

30Sube gxi havas akrajn pecetojn; Kiel drasxrulo gxi kusxas sur la sxlimo.

31Kiel kaldronon gxi ondigas la profundon; La maron gxi kirlas kiel sxmirajxon.

32La vojo post gxi lumas; La abismo aperas kiel grizajxo.

33Ne ekzistas sur la tero io simila al gxi; GXi estas kreita sentima.

34GXi rigardas malestime cxion altan; GXi estas regxo super cxiuj sovagxaj bestoj.



Esperanto

Bible Hub

Job 40
Top of Page
Top of Page