Ijob 38
Esperanto
1La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:

2Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?

3Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.

4Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.

5Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

6Sur kio estas enfortikigitaj gxiaj bazoj, Aux kiu kusxigis gxian angulsxtonon,

7Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj gxojkriado de cxiuj filoj de Dio?

8Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam gxi elpusxigxis kvazaux el la ventro de patrino;

9Kiam Mi faris la nubon gxia vesto Kaj mallumon gxiaj vindajxoj,

10Kaj starigis al gxi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,

11Kaj diris:GXis cxi tie aliru, sed ne plu, Kaj cxi tie rompigxados viaj majestaj ondoj?

12CXu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenrugxo gxian lokon,

13Ke gxi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuigxu el gxi;

14Ke ilia internajxo renversigxu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuzigxu;

15Ke de la malpiuloj forprenigxu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?

16CXu vi venis gxis la fontoj de la maro? Kaj cxu vi iradis sur la fundo de la abismo?

17CXu malfermigxis antaux vi la pordego de la morto? Kaj cxu vi vidis la pordegon de la mallumego?

18CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

19Kie estas la vojo al la logxejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,

20Ke vi konduku gxin al gxia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al gxia domo?

21CXu vi sciis, kiam vi naskigxos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?

22CXu vi venis al la devenejo de la negxo, Kaj cxu vi vidis la devenejon de la hajlo,

23Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?

24Kie estas la vojo, laux kiu dividigxas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?

25Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,

26Por doni pluvon sur teron, kie neniu trovigxas, Sur dezerton senhoman,

27Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?

28CXu la pluvo havas patron? Aux kiu naskigis la gutojn de roso?

29El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la cxielo?

30Simile al sxtono malmoligxas la akvo, Kaj la suprajxo de la abismo kunfirmigxas.

31CXu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aux cxu vi povas malligi la ligon de Oriono?

32CXu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun gxiaj infanoj?

33CXu vi konas la legxojn de la cxielo? Aux cxu vi povas arangxi gxian regadon super la tero?

34CXu vi povas levi al la nubo vian vocxon, Ke abundo da akvo vin kovru?

35CXu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi:Jen ni estas?

36Kiu metis en la internon la sagxon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

37Kiu estas tiel sagxa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elversxas la felsakojn de la cxielo,

38Kiam la polvo kunfandigxas Kaj la terbuloj kungluigxas?

39CXu vi cxasas kaptajxon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,

40Kiam ili kusxas en la nestegoj, Sidas embuske en la lauxbo?

41Kiu pretigas al la korvo gxian mangxajxon, Kiam gxiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion mangxi?



Esperanto

Bible Hub

Job 37
Top of Page
Top of Page