Ijob 33
Esperanto
1Auxskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu cxiujn miajn vortojn.

2Jen mi malfermis mian busxon, Parolas mia lango en mia gorgxo.

3GXuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

4La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

5Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraux mi, kaj starigxu.

6Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaux estas farita el argilo.

7Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia sxargxo ne pezos sur vi.

8Vi parolis antaux miaj oreloj, Kaj mi auxdis la sonon de tiaj vortoj:

9Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

10Jen Li trovis ion riprocxindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

11Li metis miajn piedojn en sxtipon; Li observas cxiujn miajn vojojn.

12Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; CXar Dio estas pli granda ol homo.

13Kial vi havas pretendon kontraux Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri cxiuj Siaj faroj?

14Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

15En songxo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

16Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas gxin,

17Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraux fiereco,

18Por sxirmi lian animon kontraux pereo Kaj lian vivon kontraux falo sub glavon.

19Ankaux per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam cxiuj liaj ostoj estas ankoraux fortaj.

20Kaj abomenata farigxas por li en lia vivo la mangxajxo, Kaj por lia animo la frandajxo.

21Lia karno konsumigxas tiel, ke oni gxin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antauxe estis nevideblaj.

22Kaj lia animo alproksimigxas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23Sed se li havas por si angxelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, CXar Mi trovis pardonigon.

25Tiam lia korpo farigxas denove fresxa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

26Li pregxas al Dio, Kaj cxi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizagxon kun gxojo, Kaj rekompencas la homon laux lia virteco.

27Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28Li liberigis mian animon, ke gxi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29CXion cxi tion Dio faras Du aux tri fojojn kun homo,

30Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

31Atentu, Ijob, auxskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

32Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, cxar mi dezirus, ke vi montrigxu prava.

33Se ne, tiam auxskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi sagxon.



Esperanto

Bible Hub

Job 32
Top of Page
Top of Page