Ijob 29
Esperanto
1Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:

2Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;

3Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;

4Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo;

5Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj;

6Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!

7Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,

8Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;

9Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon;

10La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato.

11Kiam orelo auxdis, gxi nomis min felicxa; Kiam okulo vidis, gxi gloris min;

12CXar mi savadis kriantan malricxulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.

13Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis gxojigata de mi.

14Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.

15Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;

16Mi estis patro por la malricxuloj, Kaj jugxan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;

17Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elsxiradis la kaptitajxon.

18Kaj mi pensis:En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;

19Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj brancxoj.

20Mia gloro estas cxiam nova, Kaj mia pafarko cxiam refortigxas en mia mano.

21Oni auxskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.

22Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.

23Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian busxon, kiel por malfrua pluvo.

24Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizagxo ne falis.

25Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la cxefa loko; Mi logxis kiel regxo inter tacxmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.



Esperanto

Bible Hub

Job 28
Top of Page
Top of Page