Ijob 28
Esperanto
1La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas.

2La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron.

3Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo.

4Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.

5La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro.

6GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.

7La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.

8Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.

9Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.

10En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.

11Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kasxitajxon oni eltiras al la lumo.

12Sed kie oni trovas la sagxon? Kaj kie estas la loko de prudento?

13La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

14La abismo diras:Ne en mi gxi estas; La maro diras:GXi ne trovigxas cxe mi.

15Oni ne povas doni por gxi plej bonan oron, Oni ne pesas argxenton page por gxi.

16Oni ne taksas gxin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.

17Ne valoregalas al gxi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas sxangxi gxin kontraux vazoj el pura oro.

18Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de sagxo estas pli valora ol perloj.

19Ne valoregalas al gxi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti gxia prezo.

20De kie venas la sagxo? Kaj kie estas la loko de prudento?

21Kasxita gxi estas antaux la okuloj de cxio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la cxielo.

22La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni auxdis nur famon pri gxi.

23Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon;

24CXar Li rigardas gxis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta cxielo.

25Kiam Li donis pezon al la vento Kaj arangxis la akvon lauxmezure,

26Kiam Li starigis legxon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:

27Tiam Li vidis gxin kaj anoncis gxin, Pretigis gxin kaj esploris gxin;

28Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaux Dio estas sagxo, Kaj evitado de malbono estas prudento.



Esperanto

Bible Hub

Job 27
Top of Page
Top of Page