Ijob 27
Esperanto
1Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:

2Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

3Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

4Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon, Kaj mia lango ne diros malverajxon.

5Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.

6Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.

7Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.

8CXar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?

9CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo?

10CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

11Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kasxos antaux vi tion, kio estas cxe la Plejpotenculo.

12Jen vi cxiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavajxon?

13Tia estas la sorto de malbona homo cxe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:

14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.

15Tiujn, kiuj restos cxe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

16Se li kolektos argxenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,

17Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la argxenton.

18Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si lauxbon.

19Li kusxigxas ricxa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.

20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.

21Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.

22Li tion jxetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.

23Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.



Esperanto

Bible Hub

Job 26
Top of Page
Top of Page