Ijob 26
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!

3Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas sagxon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!

4Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?

5La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaux tiuj, kiuj vivas en gxi.

6SXeol estas malkovrita antaux Li, Kaj la abismo ne havas kovron.

7Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.

8Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.

9Li kovras la tronon Kaj etendas cxirkaux gxi Sian nubon.

10Li faris limon sur la akvo, GXis la loko, kie finigxas la lumo kaj la mallumo.

11La kolonoj de la cxielo sxanceligxas Kaj tremas de Lia krio.

12Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia sagxo Li frakasas Rahabon.

13Per Lia spirito belegigxis la cxielo; Lia mano trapikas la tordigxantan serpenton.

14Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni auxdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?



Esperanto

Bible Hub

Job 25
Top of Page
Top of Page