Ijob 21
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2Auxskultu mian parolon; Kaj gxi estu anstataux viaj konsoloj.

3Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.

4CXu kontraux homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?

5Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la busxon.

6Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.

7Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havajxon?

8Ilia idaro estas bone arangxita antaux ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaux iliaj okuloj.

9Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.

10Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpusxata; Ilia bovino gravedigxas kaj ne abortas.

11Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel sxafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.

12Ili gxojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.

13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en SXeolon momente.

14Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;

15Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

16Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.

17GXis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingigxu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.

18Ili estu kiel pajlero antaux vento, Kaj kiel grenventumajxo, kiun forportas ventego.

19Dio konservas lian malfelicxon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;

20Liaj propraj okuloj vidu lian malfelicxon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.

21CXar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finigxis?

22CXu oni povas instrui scion al Dio, Kiu jugxas ja plej altajn?

23Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;

24Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.

25Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne gxuis bonon.

26Sed ambaux kune ili kusxas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.

27Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

28Vi diros:Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu logxis la malpiuloj?

29Sed demandu la vojagxantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:

30En tago de malfelicxo la malpiulo estas sxirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.

31Kiu montros antaux lia vizagxo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?

32Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altajxeto estas starigataj gardistoj.

33Dolcxaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li trenigxas cxiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaux li.

34Kiel do vi volas konsoli min per vantajxo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malgxustajxojn?



Esperanto

Bible Hub

Job 20
Top of Page
Top of Page