Ijob 18
Esperanto
1Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:

2Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.

3Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?

4Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?

5La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.

6La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.

7Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.

8CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.

9La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.

10Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.

11De cxiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.

12Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.

13Konsumigxos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.

14Lia espero estos elsxirita el lia tendo, Kaj gxi pelos lin al la regxo de teruroj.

15Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro.

16Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj.

17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.

18Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.

19Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.

20La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antauxulojn kaptos timo.

21Tia estas la logxejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.



Esperanto

Bible Hub

Job 17
Top of Page
Top of Page