Ijob 16
Esperanto
1Ijob respondis kaj diris:

2Mi auxdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi cxiuj estas.

3CXu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?

4Mi ankaux povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.

5Mi fortigus vin per mia busxo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.

6Se mi parolos, mia doloro ne kvietigxos; Se mi cxesos, kio foriros de mi?

7Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.

8Vi faris al mi sulkojn, tio farigxis atesto; Mia senfortigxo staras antaux mia vizagxo, kaj parolas.

9Lia kolero dissxiras; Mia malamanto grincigas kontraux mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraux mi siajn okulojn.

10Ili malfermegis kontraux mi sian busxon, insulte batas min sur la vangojn; CXiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.

11Dio transdonis min al maljustulo, JXetis min en la manojn de malbonuloj.

12Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.

13Liaj pafistoj min cxirkauxis; Li dishakas miajn internajxojn kaj ne kompatas, Li elversxas sur la teron mian galon.

14Li faras en mi brecxon post brecxo, Li kuras kontraux min kiel batalisto.

15Sakajxon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kasxis mian kornon.

16Mia vizagxo sxvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;

17Kvankam ne trovigxas perfortajxo en miaj manoj, Kaj mia pregxo estas pura.

18Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.

19Vidu, en la cxielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.

20Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,

21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

22CXar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.



Esperanto

Bible Hub

Job 15
Top of Page
Top of Page