Ijob 15
Esperanto
1Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2CXu sagxulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencajxoj?

3Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.

4Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas pregxon antaux Dio.

5CXar via malbonago instigas vian busxon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.

6Vin kondamnas via busxo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraux vi.

7CXu vi naskigxis la unua homo? CXu vi estas kreita pli frue ol la altajxoj?

8CXu vi auxdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la sagxon?

9Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

10Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.

11CXu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?

12Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,

13Ke vi direktas kontraux Dion vian koleron, Kaj elirigis el via busxo tiajn vortojn?

14Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?

15Vidu, inter Liaj sanktuloj ne cxiuj estas fidindaj, Kaj la cxielo ne estas pura en Liaj okuloj:

16Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.

17Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,

18Kion sagxuloj diris kaj ne kasxis antaux siaj patroj,

19Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:

20Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kasxita antaux li;

21Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.

22Li ne esperas, ke li savigxos el mallumo; Kaj li sercxas cxirkauxe glavon.

23Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.

24Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel regxo, pretigxinta por batalo;

25Pro tio, ke li etendis sian manon kontraux Dion Kaj kontrauxstaris al la Plejpotenculo,

26Kuris kontraux Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj sxildoj.

27Li kovris sian vizagxon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.

28Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.

29Li ne restos ricxa, lia bonstato ne tenigxos, Kaj lia havajxo ne disvastigxos sur la tero.

30Li ne forklinigxos de mallumo; Flamo velksekigos liajn brancxojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia busxo.

31La erarinto ne fidu vantajxon, CXar vanta estos lia rekompenco.

32Antauxtempe li finigxos, Kaj lia brancxo ne estos verda.

33Lia nematura bero estos desxirita, kiel cxe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel cxe olivarbo.

34CXar la anaro de la hipokrituloj senhomigxos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subacxeton.

35Ili gravedigxis per malpiajxo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicajxon.



Esperanto

Bible Hub

Job 14
Top of Page
Top of Page