Ijob 14
Esperanto
1Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

3Kaj kontraux tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al jugxo kun Vi!

4CXu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

5Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, GXis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

7Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn.

8Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo,

9Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazaux jxus plantita.

10Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas?

11Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas:

12Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado.

13Ho, se Vi kasxus min en SXeol, Se Vi kasxus min gxis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

15Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritajxon de Viaj manoj.

16Nun Vi kalkulas miajn pasxojn; Ne konservu mian pekon;

17Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.

18Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forsxovigxas de sia loko;

19SXtonojn forlavas la akvo, Kaj gxia disversxigxo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

20Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

22Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.



Esperanto

Bible Hub

Job 13
Top of Page
Top of Page